Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso
Saluton, gesamideanoj!
La hejmpagxo de nia klubo cxefe celas informi anglaparolantojn pri Esperanto kaj pri nia klubo. Tamen, ni ne ignoru niajn geamikojn en Esperantujo! Do, jen alternativa hejmpagxo. Gxi uzas la jenan sistemon:
![]()

Kie ni trovigxas?
Niaj membroj plejparte logxas en aw apud la urbo Sankta-Luiso; nia urbo trovigxas en la sxtato Misurio (Missouri), pli-malpli en la mezo de Usono, kaj kusxas apud la riverego Misisipo (Mississippi). Por ni en Sankta-Luiso, la plej proksima Esperanto-klubo estas en Kansas-Urbo.
La agadoj de nia klubo:
Ni havas pli ol 10, sed malpli ol 20, gemembrojn. Krom normalaj kunvenoj kaj konversaciaj rondoj, niaj agadoj inkluzivas rostfestojn, ludo-vesperojn, kaj ekskursojn. Ekzemple, ni kune estas vizitantaj la lokan bestogxardenon, la papilio-domon, la artmuzeon, kaj vinfarejon.
Cetere, ni planis la unuan Mez-Usonan Regionan Konferencon. Kelkaj Esperanto-parolantoj de Ilinojso venis al Sankta-Luiso por tiu evento en majo 2004, kaj ni povis bone konatigxi.
Kompreneble, ankaw Zamenhof-bankedon ni festas, cxiun decembron. Cxu vi konscias pri la Zamenhof-Bankedaj Kantoj kiujn lerte verkis David Jordan?
Aliaj membrecoj:
Estas klubmembroj kiuj aktivas en diversaj aliaj E-grupoj atingeblaj per la reto, ekzemple:
Amikaj Urboj / Parencaj Urboj:
Membroj de nia loka klubo salutas aparte la esperantistojn en la tiel-nomataj "gefrataj urboj" aw "amikaj urboj" de Sankta-Luiso. (Foje oni diras "gxemelaj urboj", kvankam la urboj kutime ne naskigxis kune!) Law la loka "Centro por Internaciaj Rilatoj" cxi-tie, la anglaj nomoj de niaj frat-urboj estas:
Bologna, Italio Samara, Rusio
Galway, Irlando Stuttgart, Germanio
Georgetown, Gvajano Suwa, Japanio
Lyon, Francio Szczecin, Pollando
Nanjing, Cxinio
Senegal (eble ecx la urbo Sankta-Luiso), Okcident-AfrikoInformo anglalingva pri frat-urboj trovigxas je Sister Cities International.
Pri nia nomo:
Law la Benson-vortaro, la nomo de nia urbo estas Sankta-Luizo. Awdace ni nomas nian klubon kontraw tiu traduko, kaj uzas "s" anstataw "z".
La sanktulo mem estis Louis IX de Francio. En la franca lingvo, oni ne prononcas la literon "s" en la nomo "Louis". Do, cxu ni sekvu la francan, kaj nomu la urbon "Sankta-Lujo" aw "San-Lujo"? Nu, tio pensigis nin pri iuspeca ujo sankta, kaj malplacxis al ni.
En nia denaska lingvo, la angla, oni prononcas la "s" kiel "s", ne kiel "z". Se oni prononcas la literon kiel "z", la nomo preskaw farigxas "Louise", nepre ina nomo, kaj la regxo Louis IX ne estis ina (law nia scio).
Ni do ekuzis la nomon "Sankta-Luiso" en nia klubnomo, law la anglalingva kutimo, antaw cx. kvin jaroj. Tamen, almenaw unu-du klubanoj vere preferas la nomon "Sankta-Luizo", kaj certe la subjekton ni vigle diskutos denove en la estonteco!
Cxu iu pagxo estus finita, sen liglisto? Kompreneble ne:
Dankon pro via vizito!